| 
      | 
 Mi ŝatas ke vi prononcas lian nomon kiel vensankorvoj de vensan se la cipresoj levas iliajn harojn
 homoj kiel gluaj burdoj ĉirkaŭas lian flavan loĝejon
 floroj por vensan mortbastonitaj de warmega vento
 pluvo por vensan bridita en la blua frenezo
 korvoj por vensan en la korvoharoj de l'amatino
 kiam ŝi altapiedfingre registras antaŭ speguloj
 sangomakulitaj donacoj kun tioj nia vivo maldelikatigitas
 kaj la mistraloj de la pasio timo vensan
 en kiu l'arboj tremas kiel pentrostabloj
 
 mi enloĝas la jarcenton post vi
 sed mi returnvivas tiel facile
 elparolu lian nomon elparolu parolu do lian nomon
 vensan
 ornamita de la milionoj da korvoj de lia gento
 
 kaj ŝi
 kiu la kombilon faligis
 la nigrajn harojn eltiris
 kaj grakis
 g r a k i s
 G R A K I S ! ! !
 | 
 
 verkita
       21-27 p[ost]D[ua]M[ond]M[ilito]tradukita al Ĉi Tiu Lingvo ("Esperanto")
 de Vincent van Mechelen, 27-66 pDMM
 |